Por povi rapide aliri ekzistantan fakturon, ekzistas filtra funkcio. En la langeto "Miaj fakturoj" vi trovas tabelon, en kiu ĉiu vico reprezentas fakturon. La plej gravaj fakturaj datumoj estas montrataj en la kolumnoj de la tabelo.
Ekzistas pluraj kriterioj, laŭ kiuj vi povas filtri. En la enigokampo "Filtra termino" vi povas enigi ajnan tekston. Vi povas serĉi laŭ: fakturnumero, nomo de la fakturo, klienta numero, klienta nomo (linio 1 kaj linio 2), klienta adreso kaj sumo.
La filtrilo ŝaltiĝas aŭtomate, tuj kiam teksto estas enigita. La listo de fakturoj estas laŭe ĝisdatigata.

Alia maniero filtri fakturojn estas per la kampo “Stato”. Vi povas elekti el la jenaj ebloj: ĉiuj, nepagitaj fakturoj, pagitaj fakturoj, pagotempo transpasita.

Depende de via elekto, la fakturoj kun la koncerna stato estas montrataj. La defaŭlta valoro de la kampo estas "Ĉiuj".

Se vi elektis "pagotempo transpasita", montriĝas nur tiuj fakturoj, kiuj ankoraŭ estas malfermitaj/nepagitaj kaj kies pagolimdato estas antaŭ la aktuala dato.

Alia filtra eblo estas laŭ la bruta sumo de la fakturaj eroj. Oni indikas la brutan sumon kaj komparan operatoron, kaj la listo de fakturoj estas laŭe ĝisdatigata.

Vi povas elekti plurajn filtrajn kriteriojn samtempe. Tiel vi povus ekzemple montri la fakturojn, kiuj estas eldonitaj al certa kliento, ankoraŭ estas malfermitaj kaj havas brutan sumon pli grandan ol 100 €.
Por ordigi fakturojn, alklaku la nomon de la koncerna kolumno.
Komentoj
Ankoraŭ ne estas komentoj.